Pri sonĝo
Sonĝo estas nur psika (interna en la menso) respegulo de niaj pensoj kaj sentoj, travivitaj ekde nia nasko ĝis ekdormo. Science dirante, sonĝoj estas reveno al nia reala sperto akirita dum la vivo, permesante al ni asimili kaj sistemigi ĉi tiun sperton. Kaj el la vidpunkto de la psikologio, sonĝoj estas signaloj, mesaĝoj, metaforoj, kiuj helpas al ni descendi en la profundon de nia subkonscio. Ofta sonĝvido de malĝojo (aŭ malĝojaj vizaĝoj de niaj proksimuloj) neniel devas nin malĝojigi, maltrankviligi, krom la okazoj, kiam "malbonaj sonĝoj" avertas nin pri iu nia malsano. Manko de iuj vitaminoj provokas ankaŭ malbonajn sonĝojn.
Комментарии
Отправить комментарий